Psalmoj 128:1 Feliĉa estas ĉiu, kiu timas la Eternulon; kiu iras laux Siaj vojoj. 128:2 Ĉar la laborojn de viaj manoj vi manĝos; feliĉa vi estos, kaj estos bone al vi. 128:3 Via edzino estos kiel fruktoporta vinberbranĉo apud via domo; infanoj kiel olivarboj ĉirkaŭ via tablo. 128:4 Jen tiel estos benata la homo, kiu timas la Eternulon. 128:5 La Eternulo benos vin el Cion, Kaj vi vidos la bonon de Jerusalem dum via tuta vivo. 128:6 Kaj vi vidos la filojn de viaj infanoj, Kaj pacon al Izrael.