Psalmoj 117:1 Gloru la Eternulon, ĉiuj nacioj; Gloru Lin, ĉiuj popoloj. 117:2 Ĉar granda estas Lia favorkoreco al ni; Kaj la vero de la Eternulo restas eterne. Gloru la Eternulon.